Herboturfo aŭ simple turfo [1] estas la plej supra tavolo de malseka grundo kaj marĉoj, kuntenema pro radikoj de herbo, antaŭe uzata en formo de longaj strioj kaj dikaj blokoj por konstrui kamparajn domojn.
Turfo estas grava konstrumaterialo de la historiaj kamparaj domoj turfodomoj en Islando. En Anglujo turfoj estis uzataj ekde la 17-a jarcento por konstrui razenajn sportarealojn. Ankaŭ presemita razeno, rulrazeno aŭ razenrulitaĵoj estas pecoj de herboturfo. Tiuj turfpecoj estas multe pli longaj ol larĝaj, tiel ke la longaj turfstrioj estas enruligeblaj. Rulrazeno estas uzata por rapide verdigi piedpilka ludejoj aŭ por rapide kreskigi herbotapiŝojn en ĝardenoj. La longaj turfstriojn estas enruligitaj por la transporto. la produktado de presemita razeno. Ekzista specialaj entreprenoj, kiuj produktas tiajn turfojn.